15-07-2006
    29-07-2006
Renkontiĝo de
Esperantaj
Familioj 2006
en Pilskı mlın (Ĉeĥio)
Ĉi-foje via nova amiko, la karpo Jakobo, invitas vin al la
FABELA FERIADO
EN LA SUDBOHEMIA REĜLANDO !


Situo

La infanferiejo PILSKİ MLİN, iama muelejo, situas ĉ. 7km de la urbeto Blatná, 110km sudsudokcidente de Prago. Ĝi troviĝas ene de la naturo, tuj apud arbaro kaj fiŝlago. Ĝis apuda vilaĝo Sedlice ekzistas ankaŭ rektaj buskonektoj el Prago.
La feriejo estas multflanke ekipita por diversspecaj someraj aktivecoj.
rigardo de antaŭe rigardo de malantaŭe rigardo de la fiŝlago
>>>pliajn fotojn vi povas dume vidi en www.sedlice.cz
Supren

Ĝeneralaj kondiĉoj

La aranĝo estas destinita por familioj, kies gepatroj aktive parolas Esperanton kaj kies infanoj almenaŭ pasive komprenas Esperanton. Aktiva partopreno kaj helpemo en komuna preparado de la programo estas dezirata.
Eblas partopreni nur tuttempe (15.-29.7.) aŭ partatempe (22.-29.7.). Aliaj variantoj bedaŭrinde ne eblas. Tendumi oni ne povas.
Supren

Loĝado

Dusemajnaj partoprenantoj loĝos en la ĉefa konstruaĵo, en 4-5litaj ĉambroj (kun duŝejo/necesejo aŭ aparta aŭ komuna por du ĉambroj), unusemajnaj partoprenantoj loĝos en la apuda konstruaĵo en 2-3litaj ĉambroj kun duŝejoj/necesejoj komunaj. Entuta mendita kapacito por la unua semajno estas 60 personoj, por la dua semajno 90 personoj.
Supren

Manĝoj

Manĝoj estos servataj trifoje tage laŭ unueca menuo, ĉiam kun varianto por vegetaranoj. Matenmanĝoj okazos laŭ bufeda sistemo. Disponeblos ankaŭ lunĉoj por infanoj kaj kafo kun keksoj por gepatroj
Supren

Programo

Programo estos, kiel tradicie, kreata en aktiva kunlaboremo de ĉiuj partoprenantoj. Sendube ne mankos komuna kantado, desegnado, manlaboroj, sportludoj, konkursoj, ekskursoj, banado kaj boatado, interesaj prelegoj kaj diskutoj, kontakto kun bestoj, bivakfajroj kun rostado, dancvespero, karnavalo, internacia vespero, nokta kuraĝludo en la arbaro kaj multo alia. Krome, ĉio ĉi estos enkadrigita en la granda fabela ludo, tra kiu akompanos vin la karpo Jakobo kaj en kiu infanoj havos la ŝancon gajni diversajn belajn premiojn!
Jam nun ni antaŭĝojas viajn proponojn por programeroj, kiujn vi mem pretas prepari.
Supren

Suda Bohemio estas post Prago la plej elserĉata turisma regiono de Ĉeĥio, pro siaj abundaj naturaj kaj kulturaj belaĵoj. Ni provos oferti kaj komune elekti almenaŭ kelkajn interesajn ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo. Pli detalaj informoj sekvos poste.